Skip to main content

Bahasa Esperanto kursus di Rusia




Universiti Rusia mengadakan kursus bahasa Esperanto.



Petikan dari Forum



Saluton!

Ni ĝojas informi, ke la 14-an de novembro 2014 en Rusia universitato de
amikeco inter la popoloj (RUDN) dum kunsido de Scienca Konsilio estis
akceptitaj du studprogramojn por Esperanto-instruado .

La 19-an de novembro laŭ la specialaj ordoj ili estis oficiale validigitaj.
Ĉar RUDN estas ŝtata universitato de federala nivelo kun rajto de memdifino
de la studprogramoj, tiuj ĉi programoj iĝis aŭtomate tutrusiaj kaj
atestiloj de la sukcesintoj estas agnoskataj tra la tuta Rusio kaj en dekoj
da landoj, kiuj havas specialajn edukadajn kontraktojn kaj interkonstentojn
kun Rusio.

La unua studprogramo nomiĝas "Baza kurso de Esperanto" kaj celas studentojn
kaj homojn, kiuj jam havas universitatan kleron. Fininte tiun kurson la
lernantoj rajtas ricevi ŝtatan atestilon pri aldonaj profesiaj konoj.
La dua studprogramo celas lernejanojn de la lastaj studjaroj kaj ajnajn
aliajn homojn sen universitata diplomo. Ĝiaj finintoj ankaŭ ricevas
specialan atestilon.

Ĉi semajne la unuaj du grupoj de lernantoj komencis lerni Esperanton laŭ
tiuj ĉi programoj en RUDN.
Tiujn kursojn antaŭis senpaga 5-leciona "fulmo- kurso" , kiun sume
partoprenis pli ol 30 personoj en 3 grupoj. La finintoj ricevis honorajn
diplomojn kun subskribo de la dekano de filologia fakultato. Eldonejo
Impeto donacis por la kurso libretojn kun Esperanto-gramatiko , kiuj estis
senpage disdonitaj al ĉiuj partoprenantoj de la kurseto.

Dima Ŝevĉenko

Comments

Popular posts from this blog

French business would use Esperanto but

马来西亚东方日报专题

东方日报26日专题刊登在《动脉》版。 Oriental News special feature about Esperanto in Chinese